Al nia lingvo / A nossa língua
ฝัง
- เผยแพร่เมื่อ 12 ม.ค. 2025
- Al nia lingvo
Vi, bela lingvo, Esperanto,
en mi la penso jam ne mutas,
parolas sentoj en la kanto,
per kiu vin mi nun salutas
Ho, kie estas via lando? -
demandas homoj. La respondo:
La lingvo-land' de Esperanto
jam estas nia tuta mondo!
Al tuta mond' vi apartenas,
al alto levas vi la Homon,
kaj kiu vin en koro tenas,
de vi ricevas Belon, Bonon.
En homan mondon venas Amo
per Nova Sento, kor'muziko;
Vi faras Pacon el mal-amo
kaj fraton el la mal-amiko.
Vi donas al mi, Esperanto,
kulturon novan kaj laboron...
Sed kion donu mi, lernanto?
Akceptu mian tutan koron!
Julio BAGHY [Bagi]